S'nôke

From Langmaker

ConlangS'nôke
AuthorCyril Brosch
Year Began1999
Language Typepersonal language
Lexicon Size500
EtymologiesNo
GrammarYes
Sample TextsYes
PrimerNo


S´nôke is a personal language created by Cyril Brosch. Provizore mi skribas ĉi tiun paĝon Esperante, ĉar mi ne sufiĉe regas la anglan.

Description

S´nôke estas aglutina ergativa dekstrobranĉa lingvo. Plej multe gravas la verbo, kiu havas la plej ampleksan morfemaron. La baza fraztipo estas (V)S(V)O(V), la loko de la predikato do ne estas fiksa, sed la subjekto staras kutime antaŭ la objekto.

Uniqueness

S´nôke havas propran alfabeton. Ĝi estas verŝajne la ununura lingvo, kiu havas regulan vokalan malasimilon (vowel dissimilation). Krome ĝi estas nenio speciala.

Design principles

Mi simple prenis el la lingvoj, kiujn mi konas, tion, kio al mi plaĉis.

Language sources

S´nôke ne havas fontlingvojn el leksika vidpunkto, strukture la hindeŭropa pralingvo, Esperanto, la klingona kaj ergativaj lingvoj estis modeloj.

Interest of others

S´nôke ne estas planita de mi por internacia komunikado aŭ impresado de aliaj, sed nur eltrovita por mia privata plezuro.

Sample translation

lôdajdojkemojsûsûâpâköno. "La nebatita homo ne estas edukata." (lôdajdojkemo abs. part. "se ne estas batado", ojsu "oni", ûsûâpâköno "li/ĝi ne estas edukata")

External links